O pictórico na poesia cabo-verdiana: dos claridosos a Kiki Lima

AUTOR(ES)
DATA DE PUBLICAÇÃO

2008

RESUMO

La rilato inter literaturo kaj pentrarto instigadas filozofojn ekde la helenlatina antikveco. Nuntempe disvolviĝas novaj branĉoj en Semiotiko kun tiu celo. Tiu ĉi esploro baziĝas sur la semiotika teorio de Jean-Marie Floch aŭ, pli precize, sur la adaptiĝo de ties teorio al la brazila kulturo fare de Antonio Vicente Pietroforte. Por esplorobjekto elektiĝis la pentraĵo kaj la poezio de Kaboverdo, celante klarigi la jenan demandon: Ĉu la pentra verko de Kiki Lima rilatiĝas al la historia revuo "Claridade" (Heleco)? La revuo Claridade sumis nur naŭ numerojn (1936 ĝis 1960). Tamen ĉirkaŭ la revuo la verkistoj nomitaj "Claridosos" (heleculoj) diskutadis la kulturan tipologion de Kaboverdo kaj influis la decidon por la sendependigo de tiu lando. Spite al la diktatura reĝimo, la heleculoj publikigis altnivelajn eseojn, fikciajn tekstojn kaj poemojn, kies enhavo fariĝis plensignifa kultura heredaĵo de la popolo de Kaboverdo. Pere de la kultura spegulo de Brazilo la heleculoj konstuis tezon pri la kaboverdana kreoliĝo. Laŭ Manuel Ferreira, la ĉefaj temoj de la revuo Claridade estis la senpluveco kaj la malsato, la migrado kaj la insuleco. La rezisto al la emo elmigri kiel solvo al la persona kaj nacia problemoj oftiĝis en la verkoj de la heleculoj. Kiki Lima (1953), la plej elstara pentristo de Kaboverdo, per sia pentra verko dialogas kun la literaturo de la revuo Claridade. Kun la maturiĝo de lia arta laboro, radikale ŝanĝiĝis lia strategio prezenti la kaboverdan popolon. Anstataŭ montri mizeran scenejon pri sia lando, li decidis prezenti pozitivajn bildojn pri la ĉiutaga vivo de la kaboverdano. Tiu decido pozitivigi la bildon pri Kaboverdo influis lian teknikon pentri. En la matura fazo du ĉefaj koloroj montriĝas sur la ekrano: la cejana kaj la oranĝa. Tiuj koloroj, komplementaj en la paletro, estas absolute kontrastaj inter si. Semiotike vidata, la rolo de la cejana kaj de la oranĝa reprezentas la eksterigon pli profunda dikotomio. Se temas pri la individuo, la genera dikotomia senco estas vivo kaj morto; se temas pri la socia realo, la dikotomia paro estas naturo kaj socio. Oranĝkolora estas la korpo (individuo) kaj la tero (socio); cejana estas la vesto (individuo) kaj la maro (socio). Kiki Lima favoras la rolon de la oranĝa koloro kaj malfavoras la cejanan. Neante la cejanan li neas la maron kaj la veston aŭ, analogie, respektive li neas la migradon kaj la fremdan kulturon. Valorigante la oranĝkoloran inkon li simpatias al la korpo kaj al la tero. Kaj jen la solvo al la emo migri. Tiu semiotika strategio pozitive respondas al la poetiko proponata de la heleculoj. Konklude Kiki Lima intuitive translokigas el la paĝoj de la helecula poezio en la ekranon de la nuntempa pentraĵo la plej gravan kulturan problemon de Kaboverdo, tio estas la elmigremo. Tamen li proponas ĝin solvi ne per negativaj bildoj de la koboverdana loĝantaro, sed per gaja kolora kontrasto inter la cejana kaj la oranĝa. En tiu kolorbatalo la oranĝa sukcesas. La pozitiva sankcio de tiu varma koloro simbolizas la venkon de la kreola kultura.

ASSUNTO(S)

o semiótica cabo verde kaboverdo semiotiko literatura letras pintura pentraĵ literaturo

Documentos Relacionados